Salutegon, ĉiuj!


Mi estas Michael Zuskin, komputila programisto. Mi loĝas en urbo Toronto en kanada provincio Ontario. Tio estas tre bona urbo ĉar ĝia nomo - Toronto - estas konforma al reguloj de Esperanto kaj oni ne devas esperantigi ĝin.


Mi naskiĝis en Ukraino (Sovetunio) en 1972, tial mia gepatra lingvo estas rusa. Kial ne ukraina? Ĉar en grandaj urboj de Ukraino oni ĉefe parolas ruse. Sed mi bonege komprenas ukrainan lingvon kiu estas tre simila al rusa. Kiam mi estis 15-jara, mi ekvidis (kaj tuj aĉetis!) lernolibron de Esperanto - tio estis "amo post la unua rigardo"! Poste mi aĉetis aliajn librojn kaj abonis kelkajn eldonaĵojn, sed mi neniam vidis esperantistojn kaj ne havis ĉancon aŭdi tiun lingvon... Tiu hobio restis en mia junuleco...


En 1992, kiam Sovetunio estis disfalanta, mi enmigris en Israelon (ne-komprenatan de la tuta mondo - Israelo venkis ĉiujn militojn, iniciitaj de ĝiaj malamikecaj najbaroj, sed ĉiam malvenkadas la "informacian militon" kiu tiel gravas en la moderna mondo: maldekstraj fi-ĵurnalistoj amas montri Israelon kiel monstron - ne kiel malgrandegan ŝtaton, senpaŭze luktantan por sia ekzisto). Mi loĝadis en tiu belega lando dum 12.5 jaroj, tial mia hebrea lingvo estas sufiĉe alt-nivela. En la jaro 2000 mi eksciis kun mirego ke en la Interreto ekzistas multaj esperantlingvaj retejoj. Mi eksentis, ke la tutmonda komputila reto donos al Esperanto novan vivon, ja ili ambaŭ - la reto kaj la lingvo - havas la samon celon - ebligi komunikado inter loĝantoj de malproksimaj lokoj. Mi elŝutis lernolibron kaj re-esperantiĝis duan fojon - jam estante plen-aĝa.


En 2005 mi movis mian familion en pli trankvilan Kanadon (estis tre amuze komenci vivon "de komenco" trian fojon!), tial mia angla lingvo ne estas tro malbona, mi uzas ĝin por komuniki kun mia filino kiu ne posedas hebrean bone ĉar ŝi estis nur 4.5-jara kiam ni migris el Israelo. Mia filo estas kanadano ekde 10-jara aĝo, tial li havis pli da tempo por absorbi hebrean en lia infantempo - ĝis nun ni interparolas hebree. Mi loĝas en tute anglalinva parto de Kanado, tial mi ne scias francan, sed mi ofte vidas francajn skribaĵojn sur aĉetaĵoj (laŭ kanada leĝo, oni devas havi skribaĵojn en la ambaŭ ŝtataj lingvoj) - estas amuze, ke francoj prenis multajn vortojn el Esperanto!


Diskutante lingvojn, uzatajn en nia familio, necesas aldiri, ke mia edzino kaj mi interparolas ruse - kiel vi vidas, estas vera lingva salato en nia hejmo! Ni vere bezonas la Finan Venkon!!!


Bedaŭrinde, vi devas ellerni rusan lingvon por legi mian ret-paĝaron... :-( :-)


На главную страницу